cirkulero de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA)
En la amuzosocio
Seriozaj temoj tedas, precipe politikaj
Paul Peeraerts, redakeia sekreta-
rio de MONATO, konstatis, ke
draste reduktiĝis artikoloj en la
rubriko „politiko“ de 1’ inter-
naeia magazino sendependa pri
^olitiko, ekonomio kaj kulturo.
Ĉu do la ĝenerala tendeneo de T
okeidenta ĵumalismo - redukti
seriozan politikon favore al
amuzaj kaj distraj temoj - atingis
nun ankaŭ esperant-lingvajn ga-
zetojn?
Krom MONATO estas ne multaj
periodaĵoj uzantaj la lingvon in-
temacian, kiuj aperigas pli mal-
pli regule politikajn artikolojn:
Sennnaciulo, Kontakto, La Ondo
de Esperanto, El Popola Ĉinio.
Sporade oni trovas politikajn te-
mojn en organoj de landaj aso-
cioj aŭ okaze eĉ en Esperanto,
organo de UEA. Sed ke nun
ĝuste tiun gazeton, kiu principe
kaj precipe elstarigis politikajn
temojn, kiujn ĝi indikas unualo-
ke en sia subkapa linio, ŝajne in-
fektis la malsano de „infodistro“,
povas kaj eble devas mirigi.
Konata fenomeno
La fenomenon mem ni priskribis
relative ofte kaj detale en Inter-
nacia Jurnalisto, klarigante ke
sekve de populariĝo de televido
- kies precipa celo intertempe
estas preskaŭ nur distri kaj amu-
zi - ankaŭ gazetaro rezignis pli
kaj pli multe pri seriozaj temoj.
Krome, en mondo, kiu iĝis tre
komplika, politiko por la ordina-
raj homoj estas nuntempe grand-
parte ne plu komprenebla, ne tra-
videbla, kaj tial teda. En indu-
striaj landoj homoj plejparte far-
tas relative bone kaj do plene po-
vas trempiĝi en la nun ĉion de-
stinan „amuzosocion“, kies plej
grava propagandisto estas televi-
do. Neniam antaŭe oni havis ti-
om da (onidire) amuzaj, kome-
diaj, distraj, ridigaj programoj.
Problemojn kaj seriozajn temojn
oni simple ignoras.
Kial Esperanto-uzantoj estu
aliaj? Ili vole nevole vivas en tiaj
amuzosocioj kaj ne povas eviti
influojn de sia medio. Do neniu
Ne forĵetu
la koverton!
Atentu la adres-etikedon!
miru, ke antaŭ nelonge oni lanĉis
novan revuon AmUzE kun la ep-
iteto „Bunta! Distra kaj Utila!“ Do
eble ankaŭ MONATO devos ren-
versi siajn preferojn: ne politiko
okupu la unuan lokon en la subka-
pa linio, sed AMUZO. R. Rinal-
do, kies laŭdon pri la magazino vi
trovas sube, eble devos entombigi
siajn ambiciajn ideojn.
S. Maul
Faktoj kaj opinioj nekutimaj
Kelkaj rezonoj pri mia plej ŝatata Esperanto-revuo
Partoprenante la vivon de la
esperanto-movado, esperantisto
bezonas daŭre rikolti - je perso-
na nivelo - la fruktojn de ties
kresko kaj kulturo. Koni faktojn
de tutmonda vivo per neŭtrala
komunikilo, Esperanto-revuo,
estas unu el la plej gravaj de tiuj
fruktoj.
Tiusence MONATO estas
antonomazie la intemacia revuo,
kiu kompetentas pri intemaciaj
neesperantistaj informoj. A1 le-
gantoj, alkutimiĝintaj ĝenerale
elekti ĵumalon plej najbaran al
siaj opinioj, komence povas ŝajni
strange - preskaŭ asepse - legi
faktojn apartigitajn de opinioj aŭ
sen komentario de samopinia
eminentulo. En nacia gazetaro
unuflanke la posedanto de iu ga-
zeto celas disvastigi siajn ideojn,
aliflanke legantoj ŝatas partia-
niĝi.
Ne neŭtrala
Nur iom post iom - ne sen peno
- ni povas apreci legadon de
nuraj faktoj. En MONATO oni
ofte havas eblecon legi malsimi-
lajn opiniojn, ĉar validas pmden-
ta regulo, laŭ kiu pri enhavo re-
spondecas la aŭtoro mem. Certe
estus bone devigi aŭtorojn disigi
faktojn de opinioj per evidenta
sistemo ene de la artikolo mem.
Mia koro - kiel ne aldoni - batas
KOLOFONO
Internacia Jurnalisto
cirkulero de
Tutmonda Esperantista Ĵumali-
sta Asocio (TEĴA)
aperas maksimume 4foje jare
Redakcio: Stefan Maul, Pferseer
Str. 15, DE-86150 Augsburg,
Germanio; retadreso:
maul@newsfactory.net
Redaktofino de tiu ĉi numero: 15
dec 99
Artikoloj signitaj prezentas la
personan opinion de T aŭtoroj
kaj ne nepre kongruas kun la opi-
nio de T redakcio.
Administrado: Flandra Esperan-
to-Ligo (FEL), Frankrijklei 140,
B-2000 Antwerpen, Belgio
Verantwoordelijke uitgever:
Paul Peeraerts, Frankrijklei 140,
B-2000 Antwerpen
Estraro de TEĴA:
Prezidanto: Stefan MAUL (adre-
so supre)
Vicprezidanto: Paul GUBBINS,
3 Arden Court, Mossley, Congle-
ton, Cheshire CW12 3JH, Britio;
retadreso:
100103.3317@compuserve.com
Sekretario/kasisto: YAMASAKI
Seiko, Higasi Koigakubo
3-18-12, Kokubunzi, JP-
185-0014 T6ky6, Japanio; ret-
adreso: syama@dokkyo.ac.jp
Estrarano: Aleksander
KORĴENKOV
Arbitracia komisiono: Istvan
ERTL, Andrzej PETTVN,
Laszlo SZILVASI
Laborkomisiono pri trejnado de
ĵumalistoj: estro Paul GUBBINS
(adreso supre)
Laborkomisiono de radioĵumali-
stoj: Andrzej PETTYN
Landaj sekcioj en Bulgario, Ja-
panio, PoIIando kaj Ruslando
Membrokotizo: 10 eŭroj jare
(B-landoj 2,50 EUR). Pagu al
konto tejh-u ĉe FEL (adreso su-
pre) aŭ al UEA-konto de TEĴA:
ttmj-f
maldekstre. Pro tio post faktoj
mi ŝatas la opiniojn de S. Maul.
Kaj ĉu vere povas revuo estis tu-
te neŭtrala? Mi dubas. Do, se ni
devas aldoni opinion, taŭgas ke
ĝi estu laŭ la intema ideo de
Esperanto: demokrata kaj homa-
ranisma, neniam individuista kaj
modere liberalisma.
Proponoj
Kiel plue plibonigi MONATOn?
Persone mi aranĝus jene kaj sin-
sekve ties mbrikojn:
1. intemaciaj aferoj kun aparta
kaj ĉiama atento kaj defendo de
UN;
2. homaranaj valoroj: ekologio,
paco, etnismo, socia malegaleco,
rasismoj, libereco, lingvaj rajtoj;
3. lokaj aferoj kun aparta kaj ĉia-
ma atento al la evoluo de Eŭropa
Unio;
4. ekonomio laŭ solidareco vid-
punkto kun aparta atento al la
ekarto inter riĉaj kaj malriĉaj
landoj;
5. scienco, teknologio kaj tekni-
ko kun aparta atento al informa-
diko kaj medicino;
6. kulturo, beletro, spekakloj kaj
sportoj.
Reagojn aŭ leterojn mi aldonus
en la koncema mbriko sekve de
resumo de la pritraktata temo.
Giancarlo Rinaldo
Estrara komuniko
Dum la Universala Kongreso
(UK) en Berlino 1999 estraranoj
de TEĴA kunvenis por mallonga
estrarkunsido, sen alpreni iujn
gravajn decidojn. Oni diskutis la
situacion de la asocio, konklu-
dante ke ĝi daŭre restas sama:
neniu aktiveco de membroj kaj
precipe manko de materialo por
plenigi paĝojn de nia organo. Ta-
men la resolidiĝinta flnanca si-
tuacio permesus, denove eldoni
ĝin revuforme. Aliflanke deman-
do estas, ĉu valoras por la reduk-
tiĝinta nombro de membroj.
La trejnkurso funkcietas kun mal-
pli da studantoj ol en la antaŭaj
jaroj.
Estraranoj, krome, aktive parto-
prenis kongres-laborojn: Maul
kunredaktante la kongresan ku-
rieron, Gubbins ekzamenante,
multfunkciulo Yamasaki en di-
versaj fakoj kaj rondoj.
Li, cetere fariĝis honora membro
de UEA. Gratulon!
Kasraporto
Saldo 1998-07-01 24 311 BEF
Enspezo 17 376
Elspezo 2 728
Saldo 1999-06-30 38 959 BEF
Ni volas regajni vin kiel membron!
Ĉiun jaron TEĴA havas la problemon, ke ne malmultaj membroj ne-
glektas kotiz-pagon, ofte nur pro forgeso. Ni proponas al vi eviti ti-
an neglekton: pagu por pluraj, ekz. 3 aŭ 5 jaroj. Ne estas ja giganta
sumo, kun jara kotizo de nur 10 eŭroj.
Vi trovas sur la adres-etikedo malantaŭ via nomo duciferan aldo-
non; tiu indikas la jaron de via lasta kotizpago, do 97 ekz. signifas.
ke tiun jaron vi pagis, sed poste ne plu. Kompreneble ni ne atendas
postpagon, sed nur kotizon por la jaro 2000 (kaj eventuale sekvaj),
se vi volas renovigi vian membrecon - kaj ni esperas, ke vi volas..
La kasisto anticipe petas pardonon pro eventualaj eraroj pri kotiz-
pagoj: kiu trovis eraron, bonvolu informi la kasiston, prefere kun
dato kaj konto de iia pago.
2 - 1/2000
Internacia Jurnalisto